Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Paseo kaj futuro

Post mi arbaro blua de l' paseo,
antaŭe verdas la futur-semejo.
Kaj tiu ĉiam post mi fore restas,
neniam tamen min forlasas,
ĉi tiu ĉiam jam proksima estas,
mi tamen vane al ĝi pasas.

Jen kiel plu mi migras sur landvojo
dezerta kaj sen ĝojo,
mi migras, esperperda kaj bedaŭra,
en la nuntemp' eterne daŭra.